Fort Sumter | ||
---|---|---|
fortikaĵo | ||
marfortikaĵo, Passport to Your National Parks cancellation location [+] | ||
Lando | Usono | |
Regiono | Suda Karolino | |
Situo | Ĉarlestono | |
- koordinatoj | 32° 45′ 9″ N, 79° 52′ 28″ U (mapo)32.7525-79.874444Koordinatoj: 32° 45′ 9″ N, 79° 52′ 28″ U (mapo) | |
Estiĝo | 1811 | |
Fort Sumter | ||
Vikimedia Komunejo: Fort Sumter [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fort Sumter estas ĉemarborda fortikaĵo konstruita sur artefarita insulo protektanta la enirejon al la haveno de Ĉarlestono, Suda Karolino, el eventualaj ŝiparmeaj invadoj. Ties origino datas el la Brit-usona milito de 1812 kiam la Britoj invadis Vaŝintonon tramare. Ĝi estis ankoraŭ nekompleta en 1861 kiam la Batalo de Fort Sumter estis la unua de la Usona Enlanda Milito. Ĝi estis tre damaĝita dum la milito, lasita en ruinoj, kaj kvankam okazis kelkaj rekonstruoj, la Fortikaĵo kiel ĝi estis planita neniam estis kompletigita.
Ekde la mezo de la 20-a jarcento, Fort Sumter estis malfermita al la publiko kiel parto de la Nacia Historia Parko Fort Sumter kaj Fort Moultrie, funkciigita de la Nacia Parka Agentejo.